Retseminario titolita “Xinjiang estas Mirinda Loko" okazis merkrede por prezenti la naturajn pejzaĝojn kaj disvolviĝajn atingojn de Xinjiang, kun partopreno de diplomatoj de pli ol 50 landoj, inkluzive de preskaŭ 20 ambasadoroj.
La interreta okazaĵo, kune okazigita de la Konstanta Misio de Ĉinio al la Oficejo de la UN en Ĝenevo kaj la registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, altiris ankaŭ la partoprenon de oficialuloj de la Alta Komisarejo de la UN pri Homaj Rajtoj kaj homrajtaj fakuloj de la UN.
Dum la merkreda seminario, homoj el diversaj sociaj rondoj en Xinjiang rakontis siajn proprajn rakontojn, kaj serio da videaĵoj reflektantaj la naturajn pejzaĝojn kaj disvolviĝajn atingojn de Xinjiang kaj feliĉan vivon de lokanoj estis elsenditaj al la publiko.
Erkin Tuniyaz, vicprezidanto de la regiona registaro, diris, ke en Xinjiang, la ekonomia disvolviĝo daŭre pliboniĝas; la vivnivelo de homoj evidente pliboniĝis; kaj decida venko estis atingita en redukto de malriĉeco. Li aldonis, ke homoj de ĉiuj etnaj grupoj en Xinjiang plene ĝuas la rajtojn pri vivo kaj disvolviĝo.