Estas raporto, ke specialista teamo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) merkrede vizitis la Virusologian Instituton de Wuhan, kaj pluraj membroj de la teamo opiniis, ke la virusa laboratorio en Wuhan estas tre bone ekipita kaj rigore administrata, kaj ke estas tute senbaza la akuzo, ke la viruso tralikiĝis el la virusa laboratorio.
Raportisto de CNN intervjuis britan zoologon Peter Daszak, membron de la specialista teamo de la MOS, kaj demandis lin, ĉu la nova kronviruso tralikiĝus el la virusa laboratorio. Daszak donis tre firman respondon: “neniu atesto pri tio”.