• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:238

    Ĉinaj novkronvirusaj vakcinoj atingis Kamboĝon

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 名声鹤起
      金牌会员
      站长

      Ĉartita aviadilo kun la unua aro da la novkronvirusaj vakcinoj Sinopharm, kiujn Ĉinio donacis al Kamboĝo, dimanĉe atingis la kamboĝan ĉefurbon. Ĉefministro Samdech Techo Hun Sen bonvenigis la sendaĵon en la Pnompena Internacia Flughaveno.

      La okazaĵo estis rekte elsendita per la oficiala Facebook-paĝo de la ĉefministro, la Nacia Televido de Kamboĝo, Fresh News, la reta novaĵ-komunikilo de la regno, kaj pluraj aliaj televidaj kanaloj.

      Transdona ceremonio de la vakcinoj okazis en la flughaveno, kiun ĉeestis ankaŭ ĉina ambasadoro en Kamboĝo Wang Wentian.

      Dum parolado en la ceremonio, Hun Sen esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia donaco de vakcinoj al la lando. Li diris, ke vakcinoj estas ŝlosila strategia solvo, kiu povas savi la vivojn de popolo, plibonigi longtempan publikan sanon kaj garantii la ĝeneralan renormaliĝon de ekonomiaj kaj sociaj agadoj.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: