Zimbabvo, troviĝanta en suda Afriko, nun alfrontas severan situacion en batalo kontraŭ dua ondo de la novkronvirusa epidemio. Pluraj oficialuloj de la lando, inkluzive de ministro pri eksterlandaj aferoj, ministro pri agrikulturo kaj ministro pri transportado, mortis de la infekta malsano. La lando raportis entute pli ol 30 000 konfirmitajn kazojn kun 1 364 mortoj.
Zimbabvo estas unu el la afrikaj landoj, kiuj ricevis vakcin-donacon de Ĉinio. Oficialuloj de la lando diris ĵaŭde dum intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la ĉina donaco de vakcino kiel ĝustatempa helpo efike altigos kapablon de la lando en respondo al la pandemio.
Zimbabva ministro pri gazetaro, propagando kaj disaŭdiga servo Monica Mutsvangwa diris en la intervjuo, ke Zimbabvo dankas Ĉinion pro ĝia donaco de vakcino, kaj ke dua ondo de la pandemio alportis gravan influon al la lando, kaj la ĉina donaco estas ĝŭstatempa helpo.