Etiopia prezidento Sahle-Work sendis salutleteron al ĉina prezidanto Xi Jinping okaze de la Printempa Festo.
En sia letero Sahle-Work, en la nomo de etiopa registaro kaj popoloj, kaj ankaŭ si mem, esprimis bondezirojn al Xi kaj al ĉiuj ĉinoj okaze de la Jaro de la Bovo. Ŝi diris, ke la du landoj sukcese plenumis la ceremonion de la 50a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj en la lasta jaro. La duflankaj rilatoj estas en la plej bona nivelo tra la historio. Ambaŭ flankoj akiris grandajn kunlaborajn sukcesojn en ĉiuj kampoj. Ŝi esperas, ke la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj atingos pli altan nivelon en la nova jaro, kaj sincere deziras pli grandan progreson al Xi kaj la ĉinoj kaj prosperon al Ĉinio.