Senegalio merkrede nokte ricevis la unuan aron da ĉina novkronvirusa vakcino Sinopharm.
Senegalia prezidento Macky Sall, lia edzino Marieme Faye Sall, altrangaj registaraj oficialuloj, ĉina ambasadoro al Senegalio Xiao Han kaj ankaŭ reprezentantoj de la Monda Organizo pri Sano ĉeestis la transdonan ceremonion en la Internacia Flughaveno Blaise Diagne.
La unua sendaĵo de 200 000 dozoj da vakcino estis transportita per speciala flugo de la nacia flugkompanio Air Senegal el Pekino.
Dum parolado en la ceremonio, prezidento Sall unue esprimis sian "sinceran dankon" al sia ĉina paralelulo Xi Jinping pro la akiro de ĉi tiuj dozoj da vakcino.