Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede proponis, ke la Grupo 20 (G20) starigu krizokazan laborgrupon por prepari "Tutmondan Planon pri Vakcinado" kontraŭ la nova kronviruso.
Guterres diris, “Ni kune kreis la mekanismon pri akiro de vakcinoj, la unu tutmondan ilon por akiri kaj liveri vakcinojn por landoj kun malalt- kaj mez-nivela enspezo. La mekanismo postulas sufiĉan financadon. Sed ni devas fari pli multe. Niaj klopodoj devas esti ampleksaj kaj bone kunordigitaj ĉie.”
“La mondo urĝe bezonas Tutmondan Planon pri Vakcinado por kunigi ĉiujn kun la bezonata potenco, scienca kompetenteco kaj produktivo kaj financa kapablo,” li diris en malferma debato de la Sekureca Konsilio pri "certigo de la justa akiro de kronvirusaj vakcinoj en la situacio influita de konflikto kaj nesekureco”.