La 19an de februaro, la usona ŝtata sekretario Antony Blinken diris, ke tiutage Usono jam oficiale revenis al la Pariza Interkonsento.
Tiutage Blinken diris en la deklaro, ke la Pariza Interkonsento estas senprecedenca tutmonda agoframo. La interkonsento helpas evitigi katastrofecan tutmondan varmiĝon kaj altigi la kapablon por respondi al klimata ŝanĝiĝo.
Samtage António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, esprimis bonvenigon al Usono al la interkonsento. Li esperis, ke Usono pli frue aliĝos al la tutmonda alianco de karbona neŭtrigo kaj prezentos sian konkretan planon por realigi karbonan neŭtrigon antaŭ 2050.