• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:238

    Wang Yi telefone parolas respektive kun bruneja kaj indonezia ministroj pri eksterlandaj aferoj por la birma situacio

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 名声鹤起
      金牌会员
      站长

      La 20a de februaro Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en la 19a de februaro Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, invitite, faris telefonan konversacion kun la bruneja ministro de eksterlandaj aferoj Paduka Haji Erywan kaj la indonezia ministro de eksterlandaj aferoj Retno Marsudi, por interŝanĝi opiniojn pri la birma situacio. Birmo estas ŝtatomembro de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN), Brunejo estas deĵoranta prezidanto de ASAN, kaj Indonezio estas potenco en la regiono, la lastaj du do ege prizorgas la situacion de Birmo.

      Responde al koncernaj demandoj Hua Chunying diris, ke Brunejo kaj Indonezio ambaŭ opinias, ke la birmaj internaj aferoj devas esti solvitaj de la birma popolo mem. La Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, tenante la principon ne interveni en alies internajn aferojn, faras kontakton kun Birmo kaj helpas Birmon kiel eble plej frue reveni al stabileco. Nun ASAN konsideras alvoki por la afero neoficialan specifan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj. Ĉinio estas la plej granda najbaro de Birmo kaj ASAN, kaj sekve ASAN esperas, ke ĝi konservos kontakton kun Ĉinio pri la situacio, kaj ke Ĉinio subtenos la specifan kunvenon tenotan de ASAN.

      Hua diris, ke Ĉinio volontas fari kontakton kun Brunejo, Indonezio kaj aliaj landoj de ASAN kaj ludi sian konstruivan rolon en la mildigo de la situacio de Birmo.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: