La kolombia prezidento Ivan Duque sabate bonvenigis la alvenon de la unua aro da ĉinaj vakcinoj esploritaj de Sinovac, kiuj estos "distribuitaj tra la tuta teritorio".
Ivan diris, ke la vakcinoj estos senditaj al kelkaj foraj regionoj de la lando, precipe al la landlimaj departementoj en Amazono, por kontraŭi la varianton de COVID-19, konatan kiel P.1.
Ĉina ambasadoro en Kolombio Lan Hu, kiu ankaŭ ĉeestis por bonvenigi la alvenon de la sendaĵo, diris, ke la batalo kontraŭ la pandemio " estas la prioritato" de la dulandaj rilatoj ekde la pasinta jaro, kaj ke la alveno de la vakcinoj oportune helpas la landon reveni al normaleco.