• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:438

    Proparolanto: Raportisto sendita de BBC al Ĉinio foriris sen sciigo

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 笑傲江湖
      站长

      Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke raportisto de BBC (Brita Brodkasta Kompanio) John Sudworth forlasis la ĉinan ĉefteron sen sciigo pri ajna kialo al la ministerio, kaj ne plenumis la formalaĵojn kiel alilanda korespondanto.

      Proparolanto de la ministerio Hua Chunying faris la rimarkojn responde al demando en ĉiutaga gazetara konferenco.

      La novaĵa kanalo de BBC diris merkrede en deklaro, ke John Sudworth translokiĝis al Tajvano de Pekino.

      "Ni aŭdis, ke iuj individuoj kaj entoj en Xinjiang planas procesi kontraŭ li (John Sudworth), ĉar liaj falsaj raportoj pri la regiono damaĝis iliajn interesojn," Hua diris al raportistoj, klarigante, ke tio ne estas registara movo.

      Hua diris, ke neniu ĉina departemento nek iu ajn loka registaro en Ĉinio minacis lin. Se estas iu ajn atesto, ke li estas minacata, li devas alvoki la policon por protekto.

      Ĉinio kelkfoje esprimis severan oponon kontraŭ BBC pro ĝia falsa raportado pri la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la ĉinaj klopodoj por prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio.

      Lastmonate Ĉinio anoncis, ke ĝi malpermesis elsendon de la kanalo de mondaj novaĵoj de BBC en la lando kaj revokis ĝian licencon por unu jaro.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: