• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:438

    Laoso ricevis duan aron da kronvirusa vakcino donacita de Ĉinio

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 笑傲江湖
      站长

      La dua aro da kronvirusa vakcino donacita de Ĉinio atingis Laoson.

      Laosa ĉefministro Phankham Viphavanh kaj ĉina ambasadoro en Laoso Jiang Zaidong estis inter la ĉeestantoj de la transdona ceremonio okazigita en la flughaveno merkrede vespere, okaze de la atingo de vakcino.

      Ambasadoro Jiang rememoris, ke la 8an de februaro, la unua aro da kronvirusa vakcino donacita de Ĉinio atingis Vjentjanon, kaj pli ol unu monaton poste, la dua aro da donacita vakcino bone elmontras la kontinuan kontribuon de Ĉinio al la akirebleco de vakcino en evoluantaj landoj, kaj reflektas la spiriton de la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco.

      Ĉefministro Phankham Viphavanh diris dum parolado en la transdona ceremonio, ke lia lando atingis grandan sukceson en prevento kaj regado de la pandemio, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj restas sur la nivelo de malpli ol 50.

      La laosa ĉefministro diris, ke Ĉinio kontribuis al la atingo. Li esprimis dankon al Ĉinio, dirante, ke dum la inokulado de la unua aro de vakcino donacita de Ĉinio ĝis nun estis neniu raporto pri severaj kromefikoj.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: