• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:438

    Proparolanto: Usono devas atenti siajn seriozajn demandojn de homaj rajtoj

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 笑傲江湖
      站长

      Proparolanto de la ĉina registaro ĵaŭde urĝis Usonon ĝuste rigardi siajn seriozajn internajn demandojn de homaj rajtoj.

      Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, faris la rimarkojn responde al demando pri la usona jara raporto koncerna al homaj rajtoj, kiu diris, ke la ĉeftero provis influi tajvanajn amaskomunikilojn "per premado sur la komercaj interesoj".

      Ma diris, ke proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj refutis la raporton, montrante, ke la akuzo estis malice kreita sen ia konsidero pri la vero.

      Ma atentigis, ke por propraj interesoj, la aŭtoritato de la Tajvana Demokratia Progresema Partio delonge manipulas amaskomunikilojn, batas disidentojn, subpremas publikajn opiniojn kaj trompas homojn per fabrikitaj mensogoj. Li aldonis, ke tamen Usono, por la celo manipuli la aŭtoritaton de la Demokratia Progresema Partio, fermis la okulojn al la vasta suspekto kaj forta kondamno kontraŭ la fiaj agoj de la Demokratia Progresema Partio fare de diversaj rondoj de la tajvana socio.

      Ma diris ankaŭ, ke krome, la usona flanko distordis faktojn kaj kalumniis Ĉinion, kio malkovris ĝiajn mallertajn taktikojn kaj malbonajn intencojn, kaj ankaŭ la malpuran politikan negocon malantaŭ ĝia koluzio kun Tajvano.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: