• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:438

    Plej altranta leĝdonanto de Ĉinio emfazas plenan efektivigon de Leĝo pri Biosekureco

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 笑傲江湖
      站长

      Ĉina plej altranga leĝdonanto Li Zhanshu ĵaŭde alvokis havi tutecan konsideron pri nacia sekureco kaj certigi disvolviĝon kaj sekurecon dum efektivigo de la Leĝo pri Biosekureco.

      Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), faris la rimarkojn en simpozio okazigita de la Konstanta Komitato de la NPK en Pekino pri la efektivigo de la leĝo, kiu estos valida ekde la 15a de aprilo.

      Li emfazis pli fortajn klopodojn en la studado kaj publikigo de la leĝo por certigi ĝian plenan kaj efikan efektivigon.

      Li ankaŭ urĝis klopodojn por starigo de monitorada kaj antaŭaverta sistemo, preni preventajn kaj regadajn rimedojn laŭ la leĝo kaj akceli la konstruadon de nacia jura kaj institucia kadro pri biosekureco.

      Li diris, ke la Leĝo pri Biosekureco, adoptita en oktobro 2020, estas fundamenta, ampleksa, sistema kaj superrega jura rimedo, kaj ĝia promulgo kaj efektivigo antaŭenigos la regadon bazitan sur leĝo.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: