La donitaĵoj publikigitaj de Usona Centro pri Regado kaj Preventado de Malsanoj montris, ke la nova kronviruso, nur post kormalsano kaj kancero, jam fariĝis la tria granda kaŭzo, kiu rezultigis morton de usonanoj.
Usona Novaĵa Reto (CNN) raportis citante raporton de la centro, ke pasintjare en Usono mortis ĉirkaŭ 3 359 miloj da homoj, inter kiuj almenaŭ 37,8 miloj da homoj mortis pro la novkronviruso kaj okupis 11,3% de la totala nombro de mortintoj.