• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:438

    Wang Yi renkontis kvinlandajn ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj poste akceptis intervjuon

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 笑傲江湖
      站长

      De la 31a de marto ĝis la 3a de aprilo Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, en Fujian renkontis respektive ministrojn pri eksterlandaj aferoj de Singapuro, malajzio, Indonezio, Filipinoj kaj Sud-Koreio kaj poste akceptis intervjuon.

      Dum la intervjuo Wang Yi diris, ke vakcinoj estas armilo por venki la epidemion kaj savi la vivon. Ĉinio estas najbara al landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN), aŭ trans montoj aŭ trans akvoj. Ili kune spiras kaj estas kiel samfamilianoj kun komuna sorto. Kaj ili ĉiam staras kune en la batalo kontraŭ la epidemio.

      Por venki la epidemion Ĉinio kaj ASAN ne negative atendis, sed ĉiel aliformis krizon en novan ŝancon kaj igis la komercon kaj la inventon kreskanta. Kaj en tia okazo Ĉinio kaj landoj de ASAN fariĝis la plej granda komerca partnero unu de alia. La du partioj havas firman volon kaj ilia perspektivo restos en belo.

      Pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono la starpunkto de Ĉinio estas konsekvenca kaj eksplicita. Se oni volas dialogon, la pordo de Ĉinio estas ĉiam preta por malfermi; sed dialogo devas esti surbaze de egaleco, ĉar Ĉinio ne agnoskas, ke en tiu ĉi mondo ekzistas tiu lando, kiu estas supera al aliaj landoj, ne agnoskas, ke nur estas unu lando, kiu decidas ĉion. Se oni volas kunlaboron, Ĉinio ĝin bonvenigas.

      Kiel la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono evoluas, tio koncernas la pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo. Ĉinio kaj Usono devus havi pli da dislogo kaj kunlaboro kaj malpli da rivalado en tiu ĉi regiono. Ĉinio volontas eĥi la atendon de ĉiuj partioj kaj daŭre fari sian eblon.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: