Laŭ raporto de usona Associated Press, la 31an de marto la usona Centro de Prevento kaj Regado de Malsanoj publikigis raporton, dirante, ke kaŭze de la epidemio, la nombro de mortintoj en Usono en 2020 superis 3,3 milionojn, kio kreis rekordon en la historio de la lando.
La raporto diris, ke en 2020 la novkronvirusa epidemio mortigis 375 milojn da homoj en Usono. La afrikdevenuloj, indianoj kaj indiĝenoj de Alasko estas la ĉefa parto de mortintoj en 2020.