• 简体
    • 繁体
    • English
  • Register
  • Kurantaj Aferoj Kurantaj Aferoj 关注:0 内容:172

    Altranga ĉina diplomato telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario

  • 查看作者
  • 打赏作者
    • Kurantaj Aferoj
    • 名声鹤起
      金牌会员
      站长

      Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, sabate telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken.

      Yang diris, ke la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj alportis grandajn profitojn al la du landoj kaj ankaŭ akcelis pacon kaj prosperon de la mondo. Li diris, ke nun la duflankaj rilatoj estas en ŝlosila momento, kaj la ĉina registaro prenas stabilan kaj konsekvencan politikon pri Usono. Ĉinio urĝas Usonon korekti siajn erarojn faritajn en la pasinta temnpo kaj labori kun Ĉinio por sin teni je la spirito de ne-konflikto, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, fokusiĝi al kunlaboro kaj trakti malkonsentojn, por akceli la bonan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

      Yang emfazis, ke la du flankoj devas respekti unu la alian rilate al kernaj interesoj kaj elektoj de politika sistemo kaj evoluiga vojo, kaj bone trakti siajn enlandajn aferojn. Li aldonis, ke Ĉinio senŝancelige sekvos sian vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj neniu forto povas malhelpi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

      请登录之后再进行评论

      Login
    • 实时动态
    • 繁简体转化繁體
    • 偏好设置
    • 帖子间隔 侧栏位置: