Ĉina ambasadoro al Kirgizio Du Dewen diris vendrede dum renkontiĝo kun kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Ruslan Kazakbaev, ke la ĉina registaro liveros al Kirgizio senpagajn vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso.
La ĉina ambasadorejo diris en gazetara komunikaĵo, ke dum la renkontiĝo, Du diris, ke Ĉinio kaj Kirgizio estas bonaj najbaroj kaj multflankaj strategiaj partneroj.
La ambasadoro diris, ke la du landoj ĉiam liveras helpon kaj subtenon unu al la alia en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Por doni pluan subtenon al la kirgiza flanko en la batalo kontraŭ la epidemio, la ĉina flanko decidis senpage liveri al Kirgizio ĉinajn vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso. Du esprimis la esperon kaj fidon, ke la vakcinoj helpos la kirgizan flankon batali kontraŭ la epidemio kaj ludos pozitivan rolon por certigi la sanon kaj sekurecon de la kirgiza popolo.