Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde telefone konversaciis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi pri rilatoj inter la du landoj.
Wang diris, ke fronte al la komplikita internacia situacio, Ĉinio kaj Japanio, proksimaj najbaroj kaj kiel la dua kaj tria plej grandaj ekonomioj de la mondo, devas konformiĝi al la tendenco de la epoko kaj la internacia tendenco, respekti unu la alian, fidi unu la alian kaj kunlabori unu kun la alia por reciproka profito, kaj komune ludi pozitivan rolon en la afero de paco kaj disvolviĝo de la regiono kaj la tuta mondo.
Wang rimarkigis, ke Japanio havas aliancon kun Usono, kaj ankaŭ Ĉinio kaj Japanio subskribis la Japana-Ĉinian Traktaton pri Paco kaj Amikeco, kaj ankaŭ Japanio havas la devon plenumi la traktaton.
Wang diris, ke Ĉinio volas plu antaŭenigi pragmatan kunlaboron kun Japanio, subteni unu la alian por okazigo de la Tokiaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kaj preni la Jaron por Antaŭenigo de Ĉina-Japanaj Kulturaj kaj Sportaj Interŝanĝoj en 2021 kaj 2022 kaj la 50an datrevenon de la renormaliĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio en 2022 kiel oportunojn por plibonigi la naciajn sentojn de la du landoj, kaj konduki stabilajn kaj sanajn ĉina-japanajn rilatojn en la venontajn 50 jarojn.